Transpona muzikinstrumento

Transponaj muzikinstrumentoj estas muzikiloj, kies vera tonalto kutime ne sekvas la notadon, do kies sono diferencas de la notacio. Je la uzado de transponitaj notoj la sama notofiguraĵo egalas ĉiam la saman prenon sur la instrumento, tiel ke muzikisto ne devas lerni novajn prenojn je samstrukturaj instrumentoj konstruitaj laŭ diferencaj grandoj. Tio estas demando de konvencio; laŭstrukture transponaj instrumentoj neniel diferencas de netransponaj (vd. sube ĉe Kuhlo-notacio).

Oktavigon oni uzas je altege aŭ malaltege sonantaj instrumenoj, por uzi en la notsistemo la normalaj klefojn (plejparte sopranaj aŭ basaj klefoj) sen bezoni tro multajn helpliniojn.

Transponado per aliaj intervaloj (plejparte je blovinstrumentoj) celas plifaciligon por muzikisto, kiu alterne devas ludis instrumentojn de sama tipo, sed de diferencaj agordoj. Tio estas necesa je instrumentoj, kiuj ne povas generi ĉiun tonon ene de sian tonamplekso. Ekz. iam instrumentoj kiel trumpeto, korno (naturkorno) sen valvoj aŭ klapoj (klapotrumpeto) povis generi nur naturtonojn pri siaj tonikoj (komp. la fanfaron aŭ la alpokornon), tiel ke oni bezonis laŭ komponaĵo ekz. trumpetojn en D aŭ C aŭ de aliaj agordoj. Ankaŭ nuntempaj valvotrumpetoj, klarnetoj kaj aliaj estas konstruataj en diferencaj agordoj, sed ilin ludas unusama muzikisto. En tiuj ĉi kazoj plejparte, sed ne nepre necese, la laŭa baza gamo de la instrumento (kaj analoge ĉiuj aliaj tonoj) estas notita kiel C maĵora.

La indiko kiel ekz. "trumpeto en Bb" sur la notfolio ekkonigas, per kiu intervalo, elire de C, la notado diferencas de la dezirata sono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search